Esperanto-parolantoj en la mondo

  • recipient: Kalkuli kiom da homoj parolas Esperanton en la mondo

"Mi komprenas kaj tial subskribas la jenan tekston. Bonvolu kalkuli min inter la Esperanto-parolantoj!"


De multaj jaroj oni prave demandas sin, kiom da Esperanto-parolantoj estas en la mondo. La respondoj estas diversaj: dekduo, sescent, kelkmiloj, unu-du-kvar-ses milionoj - oni foje auxdacas.

La celo de tiu cxi peticio estas kalkuli, kvantigi, elnombri la tutmondan esperantistaron per la iloj, kiujn la nuntempa teknologio disponigas al ni. Temas pri projekto ambicia, certe tamen - en la interreta hodiauxa epoko - ne utopiista. 

Informu pri tiu cxi peticio la Esperanto-parolantojn, kiujn vi konas: membrojn de via loka grupo, korespondantojn, gastigintojn, geamikojn... cxiujn ajn, inkluzive de homoj, kiujn vi renkontis antaux pluraj jaroj. Informu ilin lauxeble per retposxto, se ili uzas gxin, sed, se ili estas maljunaj aux logxas en lando/kontinento, en kiu la aliro al Interreto ne estas facila, informu ilin persone, per telefono, fakso, letero, mesagxo, kurierkolombo (kial ne?)... cxiuj versxajne havas filon, fraton, nevon, nepon, amikon, kolegon, kiu povos ilin helpi subskribi nian popolnombradon: vi mem helpu ilin.

Ne pensu, ke ne estas eble kvantigi la esperantistaron: cxiu sciigu la peticion al siajn Esperanto-parolantajn kontaktulojn... Kaj, se iuj ne sukcesos aligxi la popolnombradon, ni havos almenaux minimumam taksadon (5000, 10000, 50000...) pri tiuj, kiuj parolas Esperanton kaj estas aktivaj en Interreto, kio estus same rimarkinda.

Pludonu la informon kaj... vivu Esperanto!

Por pliaj informoj pri la iniciativo, sendu retmesagxon al: esperob79@gmail.com

Por tiuj, kiuj ne komprenas la anglalingvan formularon

Prefix: titolo (lauxvola informo)
First name: antauxnomo
Surname: familinomo
Don't display my name: ne aperigu mian nomon
Email: retadreso
Country: lando
Street address: posxtadreso
City: urbo
Postal code: posxtkodo
I agree: mi konsentas
Sign now: subskribu nun

 

Sign Petition
Sign Petition
You have JavaScript disabled. Without it, our site might not function properly.

Privacy Policy

By signing, you accept Care2's Terms of Service.
You can unsub at any time here.

Having problems signing this? Let us know.